Cvičení a další materiály k učebnici Esperanto od A do Z

Procvičuj si esperanto

Kio estas UEA

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estis fondita la 28-an de aprilo 1908. Ĝi celas, laŭ la statuto de 1980:

Membraro de UEA: UEA havas aligitajn kaj individuajn membrojn. La aligitaj membroj estas tiuj membroj de aliĝintaj Landaj Asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA. Por ili la Landa Asocio pagas kotizon. La individuaj membroj de UEA pagas mem jaran aŭ dumvivan kotizon. En 2004 UEA havis 5 861 individuajn membrojn en 114 landoj kaj 12 148 aligitajn membrojn.

Landaj kaj Fakaj Asocioj: La strukturo de UEA entenas kaj landajn Esperanto-asociojn kaj fakajn asociojn. Detalaj informoj aperas en la koncernaj sekcioj de la Jarlibro de UEA.

Junulara sekcio: La individuaj membroj de UEA, malpli ol 30-jaraj, estas samtempe individuaj membroj de ĝia junulara sekcio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), pri kiu, kaj pri kies landaj kaj fakaj sekcioj, aperas detaloj en la Jarlibro.

Eldonaĵoj: Esperanto estas la monata oficiala organo de UEA. Jarlibro estas la manlibro pri la Esperanto-movado. Gvidlibro estas depresaĵo el ĝi sen la Delegita Reto. Esperanto-dokumentoj, kiuj aperas en Esperanto, la franca kaj la angla, analizas movadajn kaj lingvopolitikajn temojn. TEJO havas la revuojn Kontakto kun artikoloj pri ĝeneralaj temoj kaj en facila lingvaĵo, kaj TEJO Tutmonde kun novaĵoj pri junulara Esperanto-agado internacie. UEA eldonas ankaŭ librojn.

Interreto: En la TTT-ejo (TTT = Tut-Tera Teksaĵo) www.uea.org troviĝas informoj pri UEA (en diversaj lingvoj), regularoj, libro-katalogo kaj -butiko ktp. Por ricevi la Gazetarajn Komunikojn de UEA, aŭ por aliĝi al la reta diskutlisto de individuaj membroj de UEA, oni sendu peton al [ret]reto@uea.org. Ĝeneralajn informojn pri Esperanto oni trovas en [TTT]www.esperanto.net, same mastrumata de UEA.

Kongresoj kaj konferencoj: Ĉiujare UEA organizas Universalan Kongreson. Kutime aliĝas ĉirkaŭ du mil personoj. Samtempe kun ĝi ofte okazas Internacia Infana Kongreseto. La ĉefa jara aranĝo de TEJO estas Internacia Junulara Kongreso.

Eksteraj rilatoj: UEA estas en specialaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi reprezentiĝas en multaj kunvenoj de UN, kaj flegas kontaktojn kun la landaj UN-misioj. Kun Unesko UEA havas oficialan ligon en la kategorio de operaciaj rilatoj. UEA reprezentiĝas en kunsidoj de Unesko kaj ofte povas konsili aŭ kunlabori pri komune interesaj demandoj. UEA havas konsultajn rilatojn ankaŭ kun UNICEF kaj Konsilio de Eŭropo kaj ĝeneralajn kunlaborajn rilatojn kun Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj. Ĉe Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) UEA havas oficialan statuson en kategorio A kun ĝia Teknika Komitato TC 37 (Terminologio: Principoj kaj kunlaboro). UEA ankaŭ aktivas por informado ĉe Eŭropa Unio kaj laŭokaze ĉe aliaj interŝtataj kaj internaciaj organizaĵoj kaj konferencoj. UEA membras en Eŭropa Lingva Konsilio, komuna forumo de universitatoj kaj lingvaj asocioj por antaŭenigi la konon pri lingvoj kaj kulturoj en kaj ekster EU.

Kulturo kaj edukado: UEA funkciigas diversajn agadojn, kiuj celas altigi la lingvan nivelon kaj kontribui al internacia kultura interŝanĝo: belartaj konkursoj, internaciaj ekzamenoj, kongresa universitato, seminarioj, koresponda servo kaj aliaj servoj, kongresaj programoj kaj eldonaĵoj.

Delegita Reto: Ĉirkaŭ du mil delegitoj en preskaŭ cento da landoj proponas personajn servojn de multaj diversaj specoj: turisma informado, helpo dum vojaĝoj, respondoj al fakaj demandoj, konsiloj pri teknikaj problemoj ktp.

[Eltiraĵo el la Jarlibro de UEA 2005, pp. 13–14]

Licence Creative Commons
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.

Created by Katjo